Sanktoleado por pastro Duilio Magnani
Pastro Duilio Magnani ricevis de sia episkopo la sanktan oleon, nome la sakramenton rezervitan al la katolikaj mortontoj. Li suferas pro nekuracebla kancero apud la ezofago. Li restas pormomente en hospitalo.
Pastro Duilio Magnani ricevis de sia episkopo la sanktan oleon, nome la sakramenton rezervitan al la katolikaj mortontoj. Li suferas pro nekuracebla kancero apud la ezofago. Li restas pormomente en hospitalo.
Post la unuaj demarŝoj survoje al la starigo de kontinenta esperanto-organizo en Afriko, la cirkulero “Konsciu” 49 anoncas, ke “pligrandiĝas la konsisto de Komisiono pri Afrika Agado, pro la aliĝo de pliaj landoj afrikaj” kaj ke ĵus formiĝis ĝia gvidantaro.
C-ano Koffi Gbeglo reagis al la rasisma artikolo de Komitatano Z en “La Ondo de Esperanto”. Lia reago, en KomACE 40, sukcesis eĉ trapasi la cenzuron de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, danke al ties foresto pro okulmalsano.
La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kunvokis la Internacian Junularan Kongreson al Kievo, ĉefurbo de Ukrainio (Ukrajno, diris la Akademio de Esperanto en 1987; Malgrandrusujo, diris Zamenhof fundamenteske).
Ĉu baldaŭ ekzistos virtuala enciklopedieto pri homaranismo? Estas frue por respondi jese. Sed almenaŭ interesan retan sliparon iniciatis c-ano Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, agnoskita de la Senato de la Esperanta Civito.
La 4an de marto 2010 polica taĉmento laŭ ordono de la ministerio pri internaj aferoj de Belgio eniris la oficejojn de kurda organizo kaj de la radiotelevizia societo Roj TV en Bruselo.
La tria numero de “Heroldo de Esperanto” (2152) ampleksas la eventojn inter 12 februaro kaj 4 marto 2010.
La anonimulo kiu subskribas kiel Komitatano Z aperigis senprecedentan atakon el la UEA-medio kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo, en la ĵusa numero de “La Ondo de Esperanto”.
La nuna finvenkismo, interpretata precipe de la gvidantoj de UEA (sed ne nur), pli kaj pli elkonturas skizofrenion.
Patro al sia filo: “Vi nun havas propran profesion kaj gajnas vian vivon. Vi scias tre bone, ke, en nia medio, gefiloj tiel laborantaj zorgas pri siaj gepatroj precipe finance. Ion gravan mi diru al vi. Kiam vi havas monon, donu multe al via patrino. Ŝi multe suferis kaj plu suferas por kaj pro vi. Certe vi donos ankaŭ al mi, sed pli grandan parton donu al la patrino.
HeKo: La prezidinto de UEA, d-ro Renato Corsetti, publike deklaris: “La [Esperanta] Civito ne vere havas ion por diri pri la maniero progresigi Esperanton favore al la neesperantista mondo.” Ĉu la Konsulo ŝatus komentarii tiun aserton?
La Civita banko trovis la sponsoron por financi didaktikan projekton de la paktinta establo Esperanto-Federacio de Niĝerio. Temas pri subteno al la lernejo en Orodo: dum kelkaj semajnoj profesia instruistino, sen. Chamberline Nguefack, povos restadi en la niĝeria urbeto por formadi geinstruistojn, por ke la lernado de la tieaj geknaboj estu pli efika.