Nova adreso por la administrejo de "Literatura Foiro"

HeKo 775 6-B, 8 nov 21

La svisa poŝto decidis ke ekde 2022 la poŝtfakoj en la oficejoj ne estos plu senpagaj. La luo kostos dum tuta jaro kiom la manĝoj por dek partoprenantoj en septaga seminario de Afrika Esperanto-Instituto, kaj oni decidis ŝpari tiom da mono fermante la faman leterkeston 311 en Ĉaŭdefono, kiu dum jardekoj servis al ĉiuj establoj en strato Postiers 27.

Staba agendo por novembro 2021

HeKo 774 8-C, 25 okt 21

La staba agendo de novembro estos aparte plena por la Esperanta Civito. Merkredon la 3an skajpe kunsidos la KEF-teamo de la Abeletoj; merkredon la 10an skajpe kunsidos la komisiono pri bibliotekoj; merkredon la 17an skajpe kunsidos la Kapitulo. La komisiono pri bibliotekoj kunvokis ekspertojn el Hispanio, Katalunio, Francio, Svislando, Hungario.

Klimato kiel prioritato por Naturamika Internacio

HeKo 774 7-B, 24 okt 21

La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.