Kial "Libera Folio" atakadas la junularon?
“Libera Folio” naskiĝis en 2003 kiel neoficiala organo de la opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio, subtene al la bullerismo kaj kontraŭ la tiama prezidanto de UEA. La rekta interkonsento de la UEA-estraro kun s-ro Osmo Buller, kiu printempe 2004 rekondukis lin al Roterdamo ĝis pensiiĝo, drivigis ĝin al la malnobla rolo de skandalgazeto.