La afrika Esperantio pli kaj pli sendependa
Nova, grava demarŝo de afrikaj esperantistoj sur la vojo de sendependeco el Universala Esperanto-Asocio: kio ne signifas rompon, sed plenaĝecon. Estas tamen rimarkinde, ke ekde hodiaŭ ekzistas du “Afrikaj Komisionoj”: unu gvidata de s-ro Codjo, sub la kontrolo de Roterdamo, kaj alia iniciatita precipe de togolandanoj, praktike sen la anoj de la unua.