Nia literaturo en la internacia PEN-konferenco

HeKo 427 6-B, 5 mar 10

La 42a Internacia PEN-konferenco en Bled (Slovenio), 24-28 marto 2010, proponas globaliĝon kiel ĉeftemon. En la dua ronda tablo, prezidata de la franca verkisto Sylvestre Clancier, intervenos ankaŭ esperanto-verkisto, c-ano Giorgio Silfer, per komuniko pri “La littérature d’une diaspora comme expression de globalisation: le cas de l’espéranto / La literaturo de diasporo kiel esprimo de globaliĝo: la kazo de esperanto”. La ronda tablo okazos la 25an posttagmeze.

Dum la sama tago eventos literaturaj vesperoj en diversaj urboj de Slovenio. En unu el ili ĉeestos ankaŭ la esperanta poezio, ne la unuan fojon: ekzemple pasintjare Giorgio Silfer deklamis poemon de Marjorie Boulton, kandidatino por la literatura Nobel-premio.

En Bledo ĉeestos du pliaj esperanto-intelektuloj kaj verkistoj, ambau membroj de la Esperanta PEN: c-anoj György Nanovfszky kaj Vinko Oŝlak. La unua reprezentos nian literaturon en la Komitato de verkistoj por paco, kiu havos sian jarkunvenon dum la konferenco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.