Hungaraj diplomoj post 2006 ne plu ekvivalentas
Antaŭ du jaroj la fama “diplomfabriko” ITK en Budapeŝto transformiĝis jure al komerca societo kun limigita respondeco, kies unusola posedanto estas universitato ELTE.
Antaŭ du jaroj la fama “diplomfabriko” ITK en Budapeŝto transformiĝis jure al komerca societo kun limigita respondeco, kies unusola posedanto estas universitato ELTE.
Ekde 5 junio 2013 estos merkrede matene alirebla la fama Fajszi-kolektaĵo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. Merkrede signifas nek ĉiumerkrede (ekzistas libertempoj en la oficiala biblioteka kalendaro) nek merkredon (do ne nur unu fojon, kiel ĝis nun).
Kreite fine de septembro 2012 kiel neformala grupiĝo de homoj celantaj levi la prestiĝon de Budapeŝto kiel unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperantio, Fajszi Amika Rondo transformiĝis hodiaŭ al fondumo, akirante juran personecon.
Delegacio de Esperanta Naturamikaro, konsistanta el gesenatanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, estis akceptita hieraŭ en la centralo de Naturfreunde Internationale en Vieno, fare de ĝia referanto s-ino Judith Michaeler, kiun baldaŭ anstataŭos, pro patriniĝo, ŝia kolegino Alexandra Wischall.
Kiom konata devas esti nia muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas “La Espero”, ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato? Kiuj esperanto-kantoj el ekstereŭropa deveno estas nepre konendaj, en iu aŭ alia nivelo? Kaj tiel plu.
Pli ol du mil unuoj de esperanta kaj interlingvistika biblioteko estas stokataj survoje al la Esperanto-Domo en Malago. Ili devenas el plej diversaj donacintoj, precipe en Svislando: Anna Bartek, Renata Filali, KCE, LF-koop, Perla Martinelli, Giorgio Silfer… La livero de la stoko devus esti kompleta okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, meze de oktobro 2013.
Estas preparata la propono modifi direktivon Rogora pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo en Esperantio, tiel ke la pivoto ne plu estu la Biblioteko de Interlingvistiko ĉe universitato IULM en Milano, sed la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto.
Kultura Centro Esperantista heredis, en 1999, pli ol 60.000 svisajn frankojn da ŝuldoj de la antikva reĝimo: nome, aĉetante la domon en Postiers 27, KCE (tiama prezidanto: Sonja Brun) transprenis la ŝuldojn de la vendanto (fondumo Gastejo Edmond Privat, tiama prezidanto: Mireille Grosjean) pro kelkaj kreditantoj en Esperantio.
Post “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” kaj “Karmezina renkontis Lupon” la ĵus verkita fabelo por kamiŝibajo “Gvendolena la blanke-brova” kompletigas la duan teatran trilogion de Giorgio Silfer.
Plia stumblo por la projektagentejo Kosmo, mastrumata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini, post la problemoj kun la direktoro de Universala Esperanto-Asocio, kaj la kampanjo kontraŭ Kosmo, orkestrita de la skandalgazeto “Libera Folio”.
Rekorde malgranda asembleo de Societo Yvonne Martinot ĉi-jare en Bureso: nur naŭ personoj, preskaŭ nur iom larĝigita komitato. Foras la tempo kiam la asemblojn de La Kvinpetalo partoprenis inter tridek kaj kvindek personoj: tiam SYM estis la filio de LF-koop en Francio.