Bourot ne volis vendi sian domon al SYM

HeKo 531 5-A, 2 maj 13

Rekorde malgranda asembleo de Societo Yvonne Martinot ĉi-jare en Bureso: nur naŭ personoj, preskaŭ nur iom larĝigita komitato. Foras la tempo kiam la asemblojn de La Kvinpetalo partoprenis inter tridek kaj kvindek personoj: tiam SYM estis la filio de LF-koop en Francio.

La kunvenon karakterizis grava novaĵo: f-ino Suzanne Bourot, kiu antaŭ kelkaj jaroj eksiĝis el SYM, vendis sian domon al privatulo en apuda vilaĝo, la solan domon en la korto ne posedatan de SYM mem. F-ino Bourot (77-jara) gardas la fruktuzon ĝis sia morto. La decido surprizis la asembleon, ĉar eventuale SYM povintus aĉeti tiun nemoveblaĵon, je la samaj kondiĉoj, sed la vendintino eĉ ne kontaktis la societon.

El la naŭ kunfondintoj de Societo Yvonne Martinot nur unu ankoraŭ membras en SYM (la ceteraj mortis aŭ, kiel Bourot, eksiĝis): c-ano Giorgio Silfer. Sed fakte li ne ricevis la kunvokilon al la lasta asembleo, nek la koncernajn dokumentojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.