Heroldi kongresan sezonon
Pli skandinava ol kutime estas la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto”, ĉar Svedio grave situis en la eventoj de la tri semajnoj 22 junio — 11 julio 2008: la ĉeesto de nia literaturo en la tradukarta kongreso WALTIC en Stokholmo kaj la krizo de ILEI (kun sveda kasisto) estas je la du ekstremoj, pozitive kaj negative.