Kreskas la malkvieto en Roterdamo
La sindikata situacio en Universala Esperanto-Asocio fariĝas pli kaj pli malkvietiga. La (parte) maldungotaj oficistoj altigis siajn financajn pretendojn, laŭ deklaro de komitatano Rob Moerbeek. La risko de konflikto inter la labordonanto kaj la burokratoj daŭre ŝvebas super UEA.