Martinelli kaj Muhlemann festitaj de KCE
La stabo de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ vespere en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, por festi la adiaŭojn de Perla Martinelli kaj de Daniel Muhlemann. La prezidanteco de la unua kaj la sekretarieco de la dua finiĝos komence de 2012, sed dum la lastaj monatoj ĝi estos nur nominala.