Forpasis sen. Nelly Holevitch

HeKo 491 2-C, 27 aug 11

Senatanino Nelly Holevitch mortis hodiaŭ en sia hejmo en Amsterdamo, post dumonata batalo kontraŭ tumoro. La anoncon donis la vidvo, Alexander Holevitch, ankaŭ parlamentano de la Esperanta Civito.

Nelly Holevitch naskiĝis en Sofio, 8 novembro 1946. Ŝi eklernis esperanton en 1980 kaj sukcesis enkonduki ĝian devigan instruadon en bulgara gimnazio. Migrinte al Nederlando, ŝi aktivis en la entrepreno de la edzo, elektronika inĝeniero. Ekde 1990 ŝi kunlaboris kun Hans Bakker en lia agado por Afriko, speciale por la starigo de la lernejo Institut Zamenhof en Lomeo.

Kristanino el ortodoksa konfesio, Nelly Holevitch gvidis la Blankan Liston por la Senato kaj en 2001 kaj en 2006: ambaŭfoje ŝi estis elektita. En 2001 ŝi partoprenis la promulgadon de la Konstitucio, en Sabloneto.

“La kontribuo de civitanino Holevitch estis esenca por la unua jardeko de la nova Esperantio. Ŝia subita forpaso estas grava perdo por nia tuta demokratio, ne nur por la opozicio” deklaris la Konsulo.

Al la kondolenco aliĝas la tuta Civita Parlamento kaj la Komitato de Feminisma Esperanta Movado, kiun Nelly Holevitch kunfondis en 2004.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.