Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
Tre bonŝanca estis la TEJO-kongresanoj, ĉar nur kelkajn tagojn post IJK, la 19an de aŭgusto, ekis amasaj demonstracioj kaj strikoj en Togolando, kaj specife en Lomeo.
“Harry Harrison, usonano plej ŝatata en Rusio” estas la titolo de la eseo de Giorgio Silfer pri Harry Harrison, al kies Rustimuna Ŝtalrato (parolanta esperanton) estas dediĉita la kovrilo de “Literatura Foiro” 289 (oktobro 2017), akurate atinganta la abonantaron.
La Parlamento de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ malpli ol horon al debato pri la situacio en Hispanio, kaj specife en Katalunio. Intervenis nur la prezidantoj de la diversaj parlamentaj grupoj, ĝenerale kun akcento de zorgemo kaj bedaŭro pro la nuna institucia krizo, post enkonduka raporto de la vicprezidanto de la Komisiono, s-ro Timmermans.
Laŭtaj kritikoj kaj profundaj zorgoj hodiaŭ en Strasburgo okaze de la debato pri la stato de la brita secesio, en la Parlamento de Eŭropa Unio. La demando pri membreco en la dogana unuiĝo kaj en la komuna merkato precipe zorgigas la irlandanojn, kiuj timas reveni al la barieroj kun Norda Irlando de jardekoj antaŭe.
Kultura Centro Esperantista, kiu mendis kaj pagis por kolektiva abono, vane protestis antaŭ semajno pro la malfruo de Lexus en la produktado de “Heroldo de Esperanto”.
Ĉi-semajne la Parlamento de Eŭropa Unio, kunsidanta en Strasburgo, pritraktos la situacion de Hispanio, kiu travivas gravan institucian krizon pro la kontestata referendumo en Katalunio. Por la debato estas atendata ankaŭ komuniko de la Komisiono.
En 2016 ni prognozis deficiton de ĉirkaŭ 40.000 eŭroj, kiuj fariĝis reale 48.000. Tio donas ĝeneralan indikon pri longdaŭra malekvilibro inter kostoj kaj rimedoj en la nuntempa funkciado de Universala Esperanto-Asocio.
Post la ĵusaj parlamentaj elektoj, kun tre negativa rezulto kaj por la kristandemokrata kaj por la socialdemokrata partioj, la eliranta kancelierino Angela Merkel klopodas formi novan federacian registaron.
Akurate survojas al la legontoj la oktobra numero (8:2017) de la monata infomilo “La eta heroldo de KCE”. La gazeto enhavas du gravajn dokumentojn: la alparoloj de la emerita kaj de la eniranta Konsuloj okaze de la inaŭgura parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Loklo (Svislando).
La Domo de la Eŭropa Historio estis inaŭgurita ĉi-jare, post longa preparado. La muzeo okupas grandan, pluretaĝan palacon en parko proksima al la EU-parlamentejo en Bruselo. Ĝi proponas dumtempan kaj konstantan ekspozicion. Malfermita al publiko de ĉiu aĝo, per interagaj ludoj ĝi altiras infanojn kaj adoltojn.