Lingvotesta sesio en Andaluzio, 14 oktobro 2016
Kultura Centro Esperantista organizis lingvotestan sesion en Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, 14 oktobro 2016. Testistoj: Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
La teksto de rezolucio aprobita ĉe Unesko pri la sanktaj lokoj en Jerusalemo kaŭzis profundan indignon en Israelo, tiom ke Tel-Avivo haltigis la rilatojn kun la UN-agentejo pri edukado, scienco kaj kulturo. La propono venis el sep islamaj landoj kaj titoliĝis “Okupita Palestino”.
La esperata emancipiĝo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝajnas ne signifi diferenciĝon disde UEA laŭ organiza filozofio: tiurilate oni ne plu parolus pri “UEA en mallonga pantalono” (Tonkin, 1969) sed ankoraŭ pri “UEA en ŝorto”.
La provinca administracio de Malago invitis Esperantan Naturamikaron / Esperantistas Amigos de la Naturaleza partopreni en sia kampanjo kontraŭ la klimata ŝanĝo, oficiale lanĉita hodiaŭ en ĉeesto de dekoj da establoj. ENa estis reprezentata de sia membro Pedro Carrillo.
La asigno de la ĉi-jara literatura Nobel-premio al Bob Dylan donas tute novan perspektivon al la selektado de kandidatoj, pri kiuj estas referendumanta la abonantaro de “Literatura Foiro”.
Konsilio de Eŭropo rifuzis al lupatrineco la statuson de homa rajto. La praktiko luigi uteron por kompletigi la gravedecon (kun aŭ sen profita celo) estas tute laŭleĝa en eksa Sovetunio (ciril-alfabeta), Hindio, Sud-Afrika Respubliko kaj kelkaj ŝtatoj en Usono (inkluzive de Kalifornio kaj Teksaso), sed ne en la cetera mondo.
Ekde oktobro 2016 estas luitaj kun konstanta kontrakto ĉiuj apartamentoj administrataj de la regio Pro Esperanto en Ĉaŭdefono: du en la Esperanto-Domo de KCE (plus aparta ĉambro en la Ripoza loĝejo), la Elfonesto de LF-koop kaj la Pegonesto de LF-koop por la Esperanta PEN.
5) Kion vi proponas por perfektigi la internan demokration de la Civito?
Respondas la Blanka Listo (Anna Bartek n-ro 1; Mushosi Birindwa n-ro 2):
La demokratio bone funkcias ene de la Civito. Ni tamen volas atingi la plenan proporciecon, sen premio de ses postenoj en la Senato, por la gajninta listo.
Prof. Giorgio Silfer prelegos en esperanto pri aktualaj temoj en Italio, Finnlando kaj Estonio dum novembro 2016.
Fine de intensiva esperanto-kurso, kiun li mem sukcese partoprenis, prof. Zeki Ergas gastis hieraŭ vespere ĉe literatura kafejo en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio.
Kun kelktaga malfruo laŭ la aprobita agendo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo disvolvas en Kotonuo seminarion prepare al la Internacia Junulara Kongreso, kunvokita al Aneho (Togolando) por aŭgusto 2017.