Novjara saluto 2011 de la Konsulo
Karaj gecivitanoj,
Koran dankon pro la bondeziraj mesaĝoj rilate mian farton: kiel vi vidas, mi reprenas hodiaŭ la konsulan oficon, post mallonga anstataŭo fare de la Vickonsulo.
Karaj gecivitanoj,
Koran dankon pro la bondeziraj mesaĝoj rilate mian farton: kiel vi vidas, mi reprenas hodiaŭ la konsulan oficon, post mallonga anstataŭo fare de la Vickonsulo.
La kalembura frazo kiu karakterizas la belan, buntan kovropaĝon de “Femina” n-ro 24 (vintro 2010) aludas al la fakto, ke virino ne bezonu alpreni rolon kiu plaĉas al viroj, por efektive plaĉi al ili, des pli kiam tiu rolo estas socie altrudita kaj devigas ŝin rezigni pri parto de sia personeco.
Sekve de invito el sia parlamenta grupo, sen. Marie-France Conde Rey akceptis la proponon esti la kandidato numero 1 de la Verda Listo en la elektoj por la Senato fine de 2011. Ŝi tamen metis kondiĉon, kies plenumon konsideros la koncerna KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) fine de septembro.
La 18a Togolanda Esperanto-Kongreso okazis en la urbeto Vogan 24-27 decembro 2010. La temo estis la “Ŝafaro harmonia”, kiun mi enkondukis rakontante pri miaj unuaj jaroj en alia kolonio “Nederlandsch Indie” (nun Indonezio) kaj la jaroj en japanaj militkoncentrejoj. La tiamaj lupoj nun ne plu estas lupoj, sed aliaj lupoj povas aperi.
Per la publikigo de la 15a kaj 16a numeroj (2164 kaj 2165) praktike plenumiĝis la 86a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”. Mankas nur la ekstra 17a numero, tute dediĉita al Afriko, redaktota post la januaraj vojaĝoj de du redakcianoj al afrikaj landoj (Benino, Burundio, Ganao, Togolando). El tiuj 86 kolektoj, Teo Jung produktis 37, ges-roj Fighiera-Sikorska produktis 35, LF-koop eldonis 14.
Ne nur per la lumoj de la kristnaska arbo, decembro brilas ankaŭ per “Literatura Foiro”. La numero 248 fermis la 41an jarkolekton de la plej longe senĉese aperanta kultura revuo en nia lingvo. En la jaro 2010 la plenkoloraj kovriloj prezentis pentraĵojn de legantaj virinoj; en la decembra numero la bildo (pentrita en 1882) estas el la peniko de Michael Anker (1849-1927).
“La Papo deziras Bonan Kristnaskon al la esperantlingvaj pilgrimuloj” legeblis sur la televida ekrano hodiaŭ tagmeze, kiam ene de sesdek kvin lingvoj, inter la samoa kaj la gvarania, Benedikto XVI bondeziris “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!”.
La hispana Supera Kortumo per tri inter si kongruaj verdiktoj severe tordis la lingvan sistemon uzatan en la katalunaj lernejoj jam de antaŭ tridek jaroj. La leĝeco de la kataluna sistemo fontis el la “ley orgánica” (hispana leĝo laŭ rango nur sub Konstitucio) “Estatut d’Autonomia de Catalunya”.
La tradicia sondado de “La Ondo de Esperanto” ĉe dudeko da selektitaj personoj pri “La Esperantisto de la Jaro” donis rozan rezulton: la plej voĉdonitaj estis tri sinjorinoj, nome d-ino Katalin Kovats, d-ino Perla Martinelli kaj mag. Heidi Goes. La titolo estis asignita al la unua, kun vasta marĝeno super la aliaj.
Sekve de rena koliko, sen. Giorgio Silfer estos submetita al negrava operacio ĉi-semajne, kio ne garantios tamen plenan kontinuecon en liaj profesiaj kaj politikaj okupoj. Bonŝance la malsaniĝo koincidas kun la jarfina libertempo, ĉiukaze la Konsulo petas indulgon pro malfruoj en la korespondado.
La Apelacia Kortumo en Gento ĵus konfirmis la kondamnon en unua grado kontraŭ Petro Desmet’, flandra esperantisto imputita pro seksa krimo.
Fabrikite en Meksiko en 2008, la arĝenta medalo honore al Zamenhof cirkulas ankaŭ kiel monero, en tre limigita kvanto, ekde decembro 2009 kaj akiris intertempe la popularan nomon “speso”, je la valoro de okdek svisaj frankoj.