Malhisita la brita flago en la EU-parlamentejo
Ekde morgaŭ Britio ne plu estos membro de Eŭropa Unio. La longa kaj turmenta procezo de la brita secesio atingis sian konkludan etapon, kiu daŭros ankoraŭ dek unu monatojn, por fiksi la lastajn punktojn de la definitiva divorco.