Studa tago en Meksiko pri "La infana raso"

HeKo 726 2-B, 17 jan 20

Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, Escuela de Escritores de México gastigos studan tagon pri “La infana raso” de William Auld, dimanĉon la 16an de februaro 2020 en Meksikurbo. La seminarion gvidos prof. Giorgio Silfer.

LF-koop produktis ĝuste en Meksiko la duoblan kompaktan diskon de nia poezia ĉefverko, en 2008. La diskojn akompanas grafike ĉarma libreto kun tekstoj kaj notoj. William Auld mem deklamas la tutan poemon. La eldonaĵo estas preskaŭ elĉerpita.

Intensiĝas la kunlaboro inter la Verkista Lernejo de Meksiko kaj societoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Hodiaŭ okazis pozitiva renkonto inter la direktoro de la lernejo, majstro Arturo Cordova Just, kaj la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, d-ino Perla Martinelli, prepare al partnereco pri kursoj celantaj la diplomigon pri beletra tradukado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.