Milito pro ekologia katastrofo
Ekologia katastrofo ŝajnas rekte inspiri militon, unuafoje en la historio de Azio.
Sangaj bataloj okazas en nordokcidenta Birmo (Myanmar), kie de post 9 junio 2011 la Kaĉina sendependista armeo konfliktas kun registaraj trupoj. Nur la 18an de junio, tra la oficiala gazeto “New Light of Myanmar”, eblis ekscii la vidpunkton de la registaro.