HdE aprila kaj maja numeroj 2019
“Heroldo de Esperanto” n-roj 2295 (aprilo) kaj 2296 (majo 2019) regule aperis kun multaj informoj.
“Heroldo de Esperanto” n-roj 2295 (aprilo) kaj 2296 (majo 2019) regule aperis kun multaj informoj.
Tri kandidatoj al la plej altnivela diplomo laŭ KEFR (kiun nur Kultura Centro Esperantista proponas pri esperanto) alfrontos lingvotestan sesion en Italio, 24-25 majo 2019. Ekzamenos (reale kaj ne virtuale, ĉar skajpa intervjuo ne havas leĝan valoron) gec-anoj Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Multaj esperantlingvaj intelektuloj anoncis sian ĉeeston okaze de la festo honore al la ora jubileo de “La Patrolo” kaj al la kvindeka jarkolekto de “Literatura Foiro”. La evento disvolviĝos en Bolonjo, 19 majo 2019,kaj artikiĝos en ronda tablo matene kaj celebra bankedo poste.
La vizitoj en www.esperantio.net, kiuj de multaj monatoj atingas meznombre trimilon tage, enorme multiĝis en aprilo 2019: averaĝe preskaŭ po 14.000 tage.
Ne ligite al tiu sukceso, tamen tempe koincida, estas la konstruado de virtuala arkivo por la periodaĵoj kies redakcioj aliĝis al la Pakto. La unua el ili estas “Femina”.
La plano redukti la salajratan stabon de Universala Esperanto-Asocio, ellaborita de Mark Fettes kaj Martin Schäffer, ĝis nun trafis la opozicion de la bulleristoj ene de la UEA-Komitato, eĉ kun la perspektivo de
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo ŝanĝis sian juran statuson. Ĝi estis eŭropa institucio, ĝi fariĝis angla “charity”, nome bonfara institucio. Tio povas faciligi la ricevon de subvencioj, sed ankaŭ markas teorian distanciĝon de Eŭropa Unio, kvankam la rilatoj inter ALTE kaj Eŭropo pasis esence tra la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo.
Soprano Federica D’Antonino kaj baritono Gaetano Merone revenis hieraŭ al la Internacia Junulara Festivalo kun sia repertuaro de melodioj el operoj kaj napolaj kanzonoj. Sed kompare kun la pasinta jaro en Ascea, la prezento en Rimino surprizis ĉiujn: ne plu en la itala, sed en esperanto, danke al tradukoj de Emeriko Baranyai, Perla Martinelli, Nicolino Rossi kaj precipe Giorgio Silfer.
Ĉi-semajne “Literatura Foiro” gastis en du jam tradiciaj kulturaj eventoj: la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, 17 aprilo 2019, kaj la festivalo de Itala Esperanto-Junularo en Rimino, hieraŭ matene.
Du viroj kandidatas por prezidi Universalan Esperanto-Asocion dum 2019-21: Duncan Charters kaj Fernando Maia jr.
Ok viroj kandidatas por kvin postenoj en la Komitato (elektotaj de la tuta individua membraro).
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
La du diverĝaj aloj de UEA konfrontiĝas en la konkuro inter Duncan Charters kaj Fernando Maia jr, kandidatoj al la posteno de prezidanto.
La Esperanta Civito honoris hodiaŭ la homon kaj la poeton Jarl Hammarberg, dum sobra ceremonio prezidata de la Konsulo en la Panteono de Esperantio. La fokuso de la oracio estis pli politika ol beletra, ĉar ne multaj scias ke la svedo havis rimarkindan rolon kiel pacifisto, en sia lando.