Aŭtomatigita komentebleco ĉe HeKomunikoj
La redakcio de HeKo informas, ke ekde hodiaŭ ĉiu leganto de Heroldo Komunikas povas submeti komenton per rekta modulo sub ĉiu afiŝita komuniko. La komentoj estos traktataj de redakciano antaŭ la publikigo, por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn. Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.