La eta heroldo de KCE - kial?
HeKo 649 5-B, 24 jun 17
Por la jaro 2016 Kultura Centro Esperantista pagis kolektivan abonon al la gazeto “Heroldo de Esperanto”, tiam eldonata de LF-koop. Kontraŭ tiu pago KCE regule ricevis ducenton da ekzempleroj de ĉiu el la dek sep akurate aperintaj numeroj. La numeroj enhavis informan rubrikon pri KCE kaj estis dissendataj al nia klientaro rekte de LF-koop, je la kosto de la eldonejo.