Ekstereŭropa aktiveco de la Konsulo, decembro-marto
La Konsulo vojaĝos al Afriko meze de decembro 2018 kaj tie restos dum tri semajnoj, zorgante pri diversaj projektoj, interalie: a) la klerigo de Civitaj kadroj en la regiono de la grandaj lagoj; b) la starigo de la unua esperanto-teatro en Afriko; c) la efektivigo de la Tanganika Esperanto-Domo. Krome li prezidos parlamentan sesion de la Esperanta Civito.