Kotizaro, librotenado, "Kontakto" - rebuso inter UEA kaj TEJO

HeKo 694 2-A, 29 okt 18

La modifoj de la kotiza framo en Universala Esperanto-Asocio kaŭzas gravajn problemojn ĉe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Trans la demando de tarifaltigoj, kaj preterlasante la diferencon inter la du asocioj (TEJO havas almenaŭ du kotizojn kiuj mankas al UEA: Amiko de Esperanto kaj asocia membro de landa sekcio kiu ne membras en landa asocio), kreskas la embaraso rilate individuajn membrojn kun nur baza kotizo. Ili rajtus ricevi nenion paperan, sed ĉu entute ili ricevus iun servon?

La problemo videblas ĉe la revuo “Kontakto”, kies sorto ŝvebas inter UEA kaj TEJO. Roterdamo povus fermi (aŭ vendi) ĝin de tago al alia, almenaŭ teorie. La nodo “Kontakto” estas alfrontenda kiel eble plej baldaŭ.

Des pli komplika ŝajnas la kazo de la librotenado. Ĝi ankoraŭ dependas esence de la Centra Oficejo: la 2017a devus esti ia transira jaro, sed nur en somero TEJO ekhavis propran bankan konton ekster UEA. La reala havaĵo de TEJO estas ankoraŭ kalkulata, kio prokrastas la ekziston de bilanco pri 2017.

Tial ke la kotizaron aprobis la UEA-Komitato, kaj la revuo apartenas al UEA, kaj la librotenadon responsas UEA, la solvo de la rebuso devus veni el UEA mem, kaj specife el ĝia ĝenerala direktoro. Sed la tempo pasas… malhelpante TEJOn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.