Fenestro al ALTE dum la Lingva Kolokvo de KCE
La 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 29 aprilo — 2 majo 2021, havos fenestron ankaŭ al la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (kies asociita membro KCE estas). Eblos per televidilo sekvi du segmentojn de internacia virtuala ALTE-simpozio (en la angla kun samtempa interpretado al esperanto), kiuj aparte interesas la kolokvon.