Esperanta PEN asembleos en Budapeŝto
Post rapida sondado ĉe la membraro la prezidanto de Esperanta PEN-Centro, c-ano Bertil Nilsson, decidis kunvoki la Asembleon en Budapeŝto, ĉe la nova sidejo de la Orienta legacio de la Esperanta Civito. La Asembleo koincidos kun la tagoj de ARTE — Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, komence de aŭgusto 2016.