LF-koop kaj FAR funebras pro Árpád Máthé
HeKo 580 8-B, 21 sep 15
Kooperativo de Literatura Foiro kaj Fajszi Amika Rondo kolektive, gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer persone, funebras pro la forpaso de d-ro Árpád Máthé, okazinta en Budapeŝto 14 septembro 2015. D-ro Máthé estis la fidela kaj valora peranto de “Literatura Foiro” en Hungario dum la jaroj 1970aj kaj 1980aj.