Malkreskas la Internacia Tarifaro de LF-koop por 2016

HeKo 580 6-B, 19 sep 15

Kooperativo de Literatura Foiro malaltigas je preskaŭ 10% la Internacian abontarifon (IT) de siaj periodaĵoj por 2016, bazitan sur la svisa franko:

Konsekvence:
Literatura Foiro (6 numeroj): pasas de 54,00 CHF al 50,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): pasas de 58,00 CHF al 53,00 CHF

Tio signifas relativan stabilecon en la eŭrolandoj:
Literatura Foiro: pasas de 44,00 EUR al 45,00 EUR
Heroldo de Esperanto: pasas de 48,00 EUR al 49,00 EUR

En la ceteraj landoj, la bazo por la kalkulo restas la svisa franko.
Kiuj havas/petas la esperantan civitanecon, tiuj rajtas je rabatoj (de 33% ĝis 66%), konforme al la kontingentoj de la Monda Banko.

LF-koop ne plu produktos la revuon “Femina”, kiu apartenas al Feminisma Esperanta Movado kaj plu aperados en virtuala eldono. La dek jarkolektoj de la revuo (kompletiĝos ĉi-jare la deka) estos aparte mendeblaj po 36,00 CHF aŭ EUR jare (kvar numeroj).

La kajeroj de “Homarane” estos daŭre mendeblaj po 27,00 CHF aŭ EUR, sed ne aboneblaj kiel periodaĵo.

Por pliaj detaloj: lf-koop ĉe esperantio.net, CP 928 — CH-2301 La Chaux-de-Fonds. Vidu ankaŭ apartan HeKomunikon de FEM.

(HeKo 580 6-B, 19 sep 15)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.