Unesko ne riverencas, nur konferencas
En 1959, okaze de la centa datreveno, Ludoviko Lazaro Zamenhof eniris la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj, danke al la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (prezidanto: Giorgio Canuto; ĝenerala sekretario: Ivo Lapenna; ĝenerala direktoro: ne ekzistis).