La Senato bone laboris en Bruselo
La tria ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito dum la nuna mandato disvolviĝis hodiaŭ en Bruselo, en la artisma kadro de la Verkista Domo, kun la aneksa muzeo Camille Lemonnier. La geparlamentanojn akceptis poeto Emile Kestemann, de la valona PEN-centro, kiu eminente ĉiĉeronis tra la eta muzeo, dediĉita al la ĉefa belga prozisto.