Du financaj fondumoj en komparo: ESF kaj FPEF
Esperantic Studies Foundation en Usono kaj Pro Esperanto en Svislando estas la plej konataj financaj fondumoj en Esperantio. La unua fondiĝis en 1968 kaj, krom epizoda prezido de d-ro Mark Fettes (kiu samtempe prezidis la Universalan Asocion), ĝi estas praktike regata de prof. d-ro Humphrey Tonkin de post duona jarcento.