Silfer lekcios pri Zamenhof en Torino

HeKo 330 2-A, 13 maj 07

Giorgio Silfer lekcios pri Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, gvidata de prof. d-ro hab. Fabrizio Pennacchietti, morgaŭ 8h30-10h30 en la universitato de Torino, lingva instituto, strato Giulia di Barolo 3/A. La Konsulo estos gastprofesoro ankau en la posta semajno, dum tri tagoj.

Selten en la EU-Parlamento

HeKo 330 1-A, 11 maj 07

Dekduo da Nobel-laŭreatoj honore gastis ĉe la solena sesio de la EU-Parlamento okaze de la Eŭropa Tago, 9 majo 2007. Inter ili ankaŭ esperantisto: Reinhard Selten.

Ĉiu laŭreato prenis la parolon, laŭ invito de la parlamenta prezidanto, Hans-Gert Pöttering. Intervenis ses pac-Nobeloj, du medicinaj, du fizikaj kaj unu ekonomika, nome Selten.

Okaze de la Eŭropa Tago 2007

HeKo 329 9-A, 9 maj 07

En la romano “Malbonaj spiritoj” Fjodor Dostojevski diras, ke dioj malsamas laŭ landoj. La dio de Ruslando ne estas la dio de Francio. Li pravas. La dio de la angloj ne similas la diojn de la eŭropa kontinento. La dio de la judoj ne estas la dio de la kristanoj. La dio de la katolikoj estas alia ol tiu de la protestantoj.

Paseo sen pasivo

HeKo 329 8-A, 8 maj 07

“Ili restas la homoj de l” paseo, sed ne plu la homoj de l” pasivo – eble”. Tiel lingve sprita membro de UEA komentis la informon, ke la gvidantoj de lia asocio sukcesos limigi je nur kelkcento da eŭroj la deficiton 2006, kaj eĉ proponos buĝeton 2008 sen deficito – unuafoje post multaj jaroj.

La Kapitulo kunsidas unuafoje

HeKo 329 1-C, 26 apr 07

Morgaŭ la Kapitulo kunsidos en Svislando, unuafoje dum la nuna mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer.

En la tagordo estas la programo de la Vickonsulo pri socialaj aferoj, c-ino Chamberline Nguefack, kaj la stato de apliko de la decidoj alprenitaj de la Parlamento de la Esperanta Civito, pasintmonate en Bruselo.

Corsetti forlasos la UEA-estraron

HeKo 328 9-A, 22 apr 07

D-ro Renato Corsetti definitive retiriĝas de la UEA-estraro: li rekandidatos nek por la prezidanteco (pro troa kumulo de mandatoj) nek por la Estraro entute. Samtempe kun li retiriĝas la nunaj estraraninoj Ans Bakker kaj Ulla Luin. Ankaŭ s-ro Yu Tao rezignis. Inter la elirantaj esperas reveni nur Maritza Gutiérrez, Claude Nourmont kaj Amri Wandel.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.