Nova teatroverko de Giorgio Silfer
Giorgio Silfer ĵus finis verki novan unuaktan dramon: “La butiketo de la juvelisto”. Li tuj atentigas, ke lia teatraĵo havas neniun rilaton al la verko de Karol Wojtila “La butiko de la oraĵisto”, escepte de unu frazo, kiun li ŝtelis kiel moton por la sia: “Trans ĉiuj amoj kiuj plenigas la vivon estas la Amo”.