Homaj Rajtoj ne nur simbole

HeKo 496 1-C, 10 dec 11

La 10an de decembro 1948 per la promulgo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj la dudeka jarcento eldonis la plej gravan atingon en la historio de juro. Temas ankaŭ pri la plej grava heredaĵo de la dudeka jarcento al la civiliza evoluo, kvazaŭ risorte kaj kompense al la abisma faŭko kien enfalis la homaro dum la dua mondmilito.

Sed se ĉiuj scias, almenaŭ supraĵe, kiuj estas la ordonoj de la Dekalogo, tre malmultaj scias kiuj kaj kiom estas la rajtoj efektive proklamitaj en la Deklaracio. Ili estas tridek, kaj mi mem ne kapablus parkere listigi ilin ĉiujn, kaj en la origina vico.

Tiu manko ŝuldiĝas al la fakto, ke la Deklaracio havas nur simbolan signifon. Eĉ kiam statutoj aŭ ĉartoj mencias ĝin, ĝi ne havas la devigan valoron de normo. Krom unu escepto: la Esperanta Civito.

Pro la artikolo 5 de nia konstitucio, la leĝoj de la Civito devas esti prioritate kongruaj kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tio estis esenca gvidilo por la redaktado de la normoj pri la familia juro en Esperantio, ekzemple. La Deklaracio estas por ni same grava fundamenta leĝo kiel la konstitucia ĉarto, kaj la Civitanaro devus koni ĝin tiagrade, ke eĉ demandoj pri la homaj rajtoj eniru la lingvotestojn.

Ni estu fieraj pri ĉi tiu trajto, kiu tute mankas al la tradiciaj esperanto-movadoj, kiuj fakte ofte koketas kun reĝimoj ne respektantaj la homajn rajtojn, de Madrido 1968 ĝis Hanojo 2012. La batalo por la homaj rajtoj estas konstitucia parto de la nova Esperantio, kaj ne de la malnova. Ĉi tiun karakterizan distingon la raŭmistoj bone memoru.

Giorgio Silfer, nuna konsulo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.