En 2017 nova landa asocio de UEA en Iberio?
HeKo 581 1-A, 28 sep 15
Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio fine fariĝos landa asocio de UEA, post pli ol unu rifuzo el Roterdamo? Tio eblus, se post dek ok monatoj, do en 2017, la nova kataluna parlamento sukcesus proklami la sendependecon, kaj Unuiĝintaj Nacioj agnoskus la novan ŝtaton (ĉar UEA paŭsas sendiskute la decidojn de UN).