Kompleta la jarkolekto de "Heroldo" 2018 danke al KCE
Kultura Centro Esperantista kompletigis la ĉi-jaran kolekton de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”, aĉetita el LF-koop novjartage 2018. La gazeto aperis akurate komence de ĉiu monato, foje kvarpaĝa, sed plej ofte dupaĝa, en la tradicia formato A3.