Afrika Esperanto-Instituto en Burundio
La Konsulo de la Esperanta Civito inaŭguris la sidejon de Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, 8 januaro 2008.
La Konsulo de la Esperanta Civito inaŭguris la sidejon de Afrika Esperanto-Instituto en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, 8 januaro 2008.
De la 28a ĝis la 30a de decembro 2007 okazis la 15a Togolanda Esperanto-Kongreso en la urbo Aneho. Ĝin partoprenis du francaj gastoj kaj sepdeko da togolandaj esperantistoj, el kiuj almenaŭ duono estas anoj de Institut Zamenhof.
En intervjuo aperinta en reta skandalgazeto, redaktata de Kalle Kniivilä (ekde oktobro 2005 “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito, pro oftaj mensogoj kontraŭ ĝi kaj ĝiaj paktintoj, sen ebleco refuti kaj sen kontakto kun la koncernatoj por montri alies version), al d-ino Katalin Kováts estas atribuitaj almenaŭ du eraraj respondoj.
Antaŭ ol esti lingvo de paco, Esperanto estas lingvo de espero.
Per diskuto pri la sorto de la librokolekto kaj la arkivo de Esperanto-societo “Sukceso”, kaj pri la eblecoj ilin pliriĉigi kaj savi, pasis la renkontiĝo de la esperantistoj en Vraco (Bulgario) okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo kaj omaĝe al la Zamenhofa naskiĝtago, 15 decembro 2007.
La Konstitucio de la Esperanta Civito registris la tradicion de la Dekkvina de Decembro, Tago de la Esperanto-Libro, sub la pli vasta sed tute kongrua difino “Tago de la Esperanta Kulturo”.
Jam de kelkaj jaroj Kultura Centro Esperantista kutimas inviti neesperantistojn al specifa vizito okaze de la Zamenhofa Tago.
Eliris de la presejo la decembra numero de “Femina”, kiu kompletigas la trian jarkolekton de la revuo de Feminisma Esperanta Movado, eldonata de LF-koop.
Estimata prezidanto, Karaj gekongresanoj,