La senatokonsulto ekzamenas rezoluciproponon
Daŭras la senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo kaj ĝiaj efikoj en Esperantio, surbaze de rezolucio proponita de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
Daŭras la senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo kaj ĝiaj efikoj en Esperantio, surbaze de rezolucio proponita de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
Sen. Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito, vokis hieraŭ al senatokonsulto pri la pandemia konjunkturo en Esperantio, konforme al la art. 28 de la Senata Reglamento. Senatokonsulto estas telematika kunsido de la Senato, pri unu sola kaj klare indikita temo. La Konsulo enkondukas la diskuton, fiksas la limdaton por la sinesprimoj kaj eltiras la konkludojn.
La redakcio de “Literatura Foiro” kunvenis hodiaŭ vespere por finredakti la enhavon de la aŭgusta numero (306), en skajpa alesto de ĉiuj redaktoroj (gec-anoj Marie-France Conde Rey, Carlo Minnaja, Fernando Pita, Giorgio Silfer), sub la kunordigo de c-ino Perla Martinelli.
La Kapitulo estas kunvokita al ordinara skajpa kunveno, 17 junio 2020 je 10h00 (MET), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
En la tagordo elstaras la eksteraj rilatoj kaj diversaj projektoj. Specife moviĝas la formado de kadroj, la propono pri sidejo de Islama Esperanta Klubo en Buĵumburo, la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo, la regia aktiveco de Pro Esperanto.
Sennacieca Asocio Tutmonda ne profitis el sia lastjara kongreso en Barcelono, duoble pli partoprenita ol kutime: la membraro malkreskis je pli ol dek procentoj, de 446 en 2018 al 400 en 2019. La kotizaro fidele spegulas tiun konstantan regreson: 19.000 eŭroj en 2017, 16.000 en 2018, malpli ol 14.000 en 2019.
“Heroldo de Esperanto” n-ro 2309 (junio 2020) estas en la leterkesto de siaj abonantoj, kun interesaj kontribuoj al diversaj debatoj: pri financoj en Esperantio, pri raŭmismo, pri indiĝenaj lingvoj, pri onomastiko. Aldone multaj informoj el la esperanta mondo, precipe la konsorcio de la Pakto.
Post la rezigno de britoj respektive sudkoreoj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo lanĉas trian alvokon por la okazigo de sia kongreso. Sed el la kvar kandidatoj kiuj pretis inviti IJK-on 2021, post la maltrafa elekto favora al pacifika insuleto reproponus sin nur unu, kaj ĝi ne estas la svisa.
Estas presata la nova eldono de “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto”, kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.
Pollando ne portas bonan ŝancon al la Sennacieca. La invito al kongreso en Varsovio dum 1987 estis rapide nuligita en 1985, kiel konsekvenco de la puĉo ene de Pola Esperanto-Asocio. La SAT-kongreso en Bjalistoko, julio 2020, estis ĵus nuligita pro la pandemio.
La (tro?) frua rezigno de la nederlandanoj organizi Internacian Junularan Kongreson en 2020 kuntrenis ankaŭ la rezignon de la sudkoreoj pri IJK en 2021. Sed la gvidaj instancoj de TEJO intencas okazigi IJK-on fizike en 2021 kaj tial ili ĵus relanĉis konkurson, kun unua limdato 30 junio 2020.
La esperanto-junularo aspektas fenomeno relative pli kompakta ol pliaĝaj movadoj. SAT-junulfako praktike ĉesis antaŭ jardekoj, dum TEJO pli kaj pli kreskis ekde la 1960aj.
La centdudektria datreveno de la cenzura permeso pri la Unua Libro de Doktoro Esperanto (2 junio 1887) ĉi-foje koincidas kun la ora jubileo de Plena Ilustrita Vortaro, aŭtorita de Gaston Waringhien, fakte ankoraŭ la sola granda vortaro esperanta-esperanta.