La domo de KCE flegata kaj restrukturata
Ekde la venonta semajno Fondumo Pro Esperanto kiel regio plenumos flegajn kaj transformajn laborojn en la Esperanto-Domo de KCE, danke al la kompetento de c-ano Marek Bamberski, kiu jam la sesan fojon deĵoras en Ĉaŭdefono. Li estas majstro pri elektro, hidraŭliko kaj internaj masonaj laboroj.