ALTE konferencas en Lisbono

HeKo 504 5-B, 18 apr 12

Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie por esperanto aktivas KCE, laŭ delego de la Esperanta Civito, inaŭguris hodiaŭ sian jaran konferencon, ĉe la universitato de Lisbono.

La konferenco proponas fakajn prelegojn de prof. d-roj Norbert Schmitt, Dianne Wall, Hanan Khalifa, Waldemar Martyniuk. La temaro enfokusiĝas pri lernado tra lingvoj: plurlingva kaj interkultura edukado.

Paralelos la laborgrupoj: testato por enmigrintoj, specialaj celoj, KEFR-manlibro, praktika kodo. KCE aliĝis al ili ĉiuj: delegitoj estas sen. Giorgio Silfer kaj sen. Marco Cattaneo (kiu ĉi-foje ne partoprenas).

La konferenco direktiĝas pli eksteren ol internen. Tial la laborgrupoj havas funkcion pli informan ol profundigan.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.