UEA perdis 400.000 eŭrojn dum tri lastaj jaroj
La financa situacio de Universala Esperanto-Asocio estas pli malbona ol oni jam sciis. En 2017 la deficito tanĝis 160.000 eŭrojn, en 2018 nur cent mil, sed en 2019 ĝi superos 140.000 eŭrojn, laŭ ĵusa komuniko de la UEA-prezidanto, d-ro Mark Fettes.