Densa aŭtuna programo en la naturamika Domo
Post la intensiva esperanto-kurso komence de oktobro, la tre interesa prelego de prof. Zeki Ergas kaj la lingvotesta sesio, jen la naturamika Esperanto-Domo gastigos aliajn aranĝojn ĉi-aŭtune en la milda klimato de Malago.