Forpasis la plej grava esperanto-poetino
Hieraŭ posttagmeze forpasis d-ino Marjorie Boulton (1924[1949]-2017), kiu dum jardeko estis la kandidato de Esperanta PEN-Centro por la literatura Nobelo, post la morto de William Auld. Ŝi malsanis jam de kelkaj jaroj, sed sukcesis ankoraŭ partopreni, sur rulseĝo, en la Universala Kongreso de Lillo, 2015.