TEJO-Komitato malentuziasmas pri IJK en Burundio
Nur dudek du (el kvardek sep) gekomitatanoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sin esprimis pri Internacia Junulara Kongreso en Rumongo (Burundio), somere 2017.
La unua intensiva kurso pri la esperanta literaturo en Andaluzio ekos lundon 30 majo 2016, koincide kun la datreveno de la fondo de LF-koop, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Ĝi daŭros kvin tagojn sinsekve kaj disvolviĝos ĉiutage de 16h00 al 19h00.
La ideo naskiĝis dum la 10a Internacia Teatrofestivalo en Ankaro: Tarik Günersel proponis al Giorgio Silfer esperantigi partojn de sia opera projekto, kiu enhavas kaj dancon kaj kanton de soprano.
Neniu afrikano estas kandidatigita fare de la (s)elekta komisiono por la Estraro de Universala Esperanto-Asocio elektota ĉi-somere en Nitro. Kaj neniu afrikano estas kandidatigita kiel C-komitatano, fare de la sama komisiono. La selekta proceduro ŝajne funkcias kiel kutime, spite al klopodo malsovetigi ĝin.
La Forumo de la Esperanta Civito balotos ekde la 2a de junio 2016 por la nova Kortumo, oficonta dum jarduo ekde la 5a de aŭgusto 2016, tuj post la fino de la parlamenta sesio, kunvokita al Budapeŝto.