Oguinye kunordigas sendependan Afrikan Komisionon
Post la unuaj demarŝoj survoje al la starigo de kontinenta esperanto-organizo en Afriko, la cirkulero “Konsciu” 49 anoncas, ke “pligrandiĝas la konsisto de Komisiono pri Afrika Agado, pro la aliĝo de pliaj landoj afrikaj” kaj ke ĵus formiĝis ĝia gvidantaro.