Lee Miller "persona non grata"

HeKo 757 9-C, 18 mar 21

En dato 17 marto 2021 la Kapitulo unuanime aprobis la suban raporton de la vickonsulo pri internaj aferoj.

Je la nomo de MILLER Lee, karese Liĉjo, usonano, la Registra Instanco notis plurajn Caveat, unuafoje pro lia enesto en la mem redaktita listo de la “Esperanta Respubliko” (ministro n-ro 60).

Monda San-Organizo uzas esperanton

HeKo 757 2-A, 13 mar 21

Monda San-Organizo aperigis en sia oficiala retejo la esperanto-tradukon de sia kurso “Enkonduko al KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj mastrumado”, almenaŭ en la skriba parto. La kurso fakte havas ankaŭ kvinminutan filmon, kiu tamen ne disponeblas en nia lingvo (nek en kelkaj gravaj kulturlingvoj, ekzemple la itala).

La Kapitulo kunsidos ankaŭ pri antiraŭmismo

HeKo 757 1-C, 12 mar 21

La Konsulo kunvokis la Kapitulon de la Esperanta Civito por merkredo 17 marto 2021, komunikante el Japanio densan tagordon.

Sen. Riichi Karibe intencas ekzameni la sekvojn de sia respondo al la interogacio pri deliktoj kontraŭ la esperanta flago. Tio kupliĝos al raporto de la vickonsulo pri internaj aferoj, kiu krome prezentos informon pri la estonta parlamenta sesio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.