Kongrestemoj kaj Ido en KCE-semajnfino
La tradicia Zamenhofologia Semajnfino de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono 3-4 novembro 2007. Du temoj estos pritraktataj: “Ido naskiĝis antaŭ cent jaroj: kiel kondutis Zamenhof?”, fare de c-ano Giorgio Silfer, sabaton posttagmeze; kaj “La kembriĝa parolado”, fare de c-ano François Degoul, dimanĉon matene.