Nefermita letero de UTE al UEA
Al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio
Al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio
Iniciatite de partoprenintoj en diversaj Naturamikaj Semajnoj de KCE en Grindelvado kaj aliloke, post prokrasto fine okazos la fonda kunveno de Esperanta Naturamikaro (ENA), en Malago la 15an de junio 2010.
Tre interesa enhavo por la junia numero de “Femina”, ĉefredaktita de sen. Perla Martinelli, kiu prizorgas ankaŭ la grafikon de la internaj paĝoj, dum la kovrilon kaj kontraŭkovrilon desegnis Rolf Ernst. La nova numero estas jam survoje al la abonantoj.
Printempo en Eŭropo alportas tutan vicon da asembleoj kaj kongresoj — jen raporte jen enkonduke la numero 2155 (6:2010) de “Heroldo de Esperanto” proponas panoramon pri kulturcentroj kaj pri la du plej gravaj kongresoj (fervojista kaj eŭropisma); apud la kondolencoj pri la morto de pastro Duilio Magnani (tre kortuŝa venas el Kongolando).
La sekretario de Unu-Mondo, s-ro Ulrich Matthias, ĵus invitis la Konsulon de la Esperanta Civito partopreni en diskuta kunveno de la partio, okazonta en Kaiserlautern ĉi-semajnfine. Prof.
Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde morgaŭ la sola salajrata laboranto de ĝia Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, kaj kelkaj aliaj dungitoj okupiĝos pri laboroj ligitaj kun ŝanĝoj en la interreta portalo de la Radio. La funkciado de la Esperanta servo estas frostigita por la daŭro de tiu nova tasko, kies longeco ne estas precize difinita.
La ĵus finita 62a Internacia Fervojista Esperant-Kongreso en Sofio kun 136 partoprenantoj el 18 landoj elektis novan prezidanton de la organizo IFEF kaj plijunigis la estraron entute.
Plena Ilustrita Vortaro (la Varingjena, 1970) estis pirate represita en Irano antaŭ trideko da jaroj. Plena Ilustrita Vortaro 2 (la Duka, 2002) estas pirate enretigita kaj plu deŝutebla el la reto, se vi havas multe da libera tempo kaj senpaga papero — kio plej ofte estas la kazo de dungitoj en publikaj administracioj.
La 15an de aprilo forpasis en Barcelono Manuel Casanoves i Casals (1927[1950]-2010), romkatolika pastro kaj Klaretana misiisto.
Sekve de la UEA-interna polemiko pri homaj rajtoj inter Maria Sandelin (diversgrade apogita de Kalle Kniivilä, István Ertl, Andreas Kuenzli kaj plia UEA-ano, pseŭdonime Unuel, fakte la sola argumente efika) kaj Probal Dasgupta, nur Renato Corsetti intervenis por defendi la tezon de la UEA-prezidanto.
La slogano “Unueco Estas Asocio” por UEA kaj la klopodado de Ivo Lapenna meti prefere ĉiun (neŭtralan) Esperanto-organizaĵon kaj agadon sub la gvidon de UEA verŝajne signifis la vojon al la stagno kaj malsukceso, kiujn multaj bedaŭras. Ja forfalis la konkurenca stimulo.
La slogano “Unueco Estas Asocio” por UEA kaj la klopodado de Ivo Lapenna meti prefere ĉiun (neŭtralan) Esperanto-organizaĵon kaj agadon sub la gvidon de UEA verŝajne signifis la vojon al la stagno kaj malsukceso, kiujn multaj bedaŭras. Ja forfalis la konkurenca stimulo.