Fonda kunveno de ENA

HeKo 438 3-B, 20 maj 10

Iniciatite de partoprenintoj en diversaj Naturamikaj Semajnoj de KCE en Grindelvado kaj aliloke, post prokrasto fine okazos la fonda kunveno de Esperanta Naturamikaro (ENA), en Malago la 15an de junio 2010.

La fonda kunveno aprobos la statuton kaj oficialigos la unuan membroliston, kie pluraj nomoj evidente estos hispanaj. Estos elektita ankaŭ la unua komitato: preskaŭ certe la prezidanto estos hispana ŝtatano, dum la unusola kandidato al la posteno de sekretario estas s-ino Mariangela Varese el Italio.

En la laborplano diskutota de la asembleo enestas ankaŭ la refondo de “La Migranto”, kiel kolekto de periode aperontaj turismaj broŝuroj, pri lokoj aparte interesaj por la esperanta popolo.

Pliaj informoj estas riceveblaj de <naturamik ĉe esperantio.net>.

Demandas la Ministro pri Edukado de Fuŝuloj, Stranguloj kaj Fantaziuloj [ kuracisto, kuracu vin mem! ]:
Kun intereso mi legis la anoncon pri la fondo de Esperanta Naturamikaro (ENA), en Malago la 15an de junio 2010.
Mi ŝatus informiĝi, ĉu tie kunvenos la nudistoj?

Respondas la kunvokintoj:
Ni aplikos la statutajn normojn de Naturamika Internacio. Ne konfuzu naturamikojn kun “naturistoj”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.