Lingvotesta sesio de A ĝis C en Svislando
HeKo 684 3-B, 17 jul 18
Kultura Centro Esperantista organizis 14 julio 18 sian unuan lingvotestan sesion dum ĉi tiu somero. Kiel konate, laŭ delego de la Esperanta Civito (tra direktivo Mühlemann) KCE estas la sola institucio kiu diplomas pri ĉiuj ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco: UEA, kiel eksterlanda giĉeto de hungara institucio, asignas diplomojn nur laŭ B1, B2 kaj C1.