Ekos en Ameriko la PEN-kampanjo por Nobel-premio
HeKo 669 9-B, 7 jan 18
“Kion signifas kandidati por la literatura Nobel-premio?” demandis la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, Zlatoje Martinov, en intervjuo aperonta en LF 291 (februaro 2018). “Prioritate disvastigi la esperantan literaturon” respondis Giorgio Silfer, kiun la LF-abonantaro ĵus indikis per referendumo kiel nian plej popularan verkiston, kune kun Spomenka Ŝtimec, se temas pri verkistino.