Forpasis civitano Dimitar Haghiev
26 decembro 2009 en Sofio, je aĝo de 89 jaroj, forpasis c-ano Dimitar Haĝiev.
26 decembro 2009 en Sofio, je aĝo de 89 jaroj, forpasis c-ano Dimitar Haĝiev.
La lerneja komplekso “Anna Paolizzi” estis konstruita en Kinŝaso danke al la bonkoreco de itala mecenato, kiu tiel volis honori la nomon de sia mortinta edzino. Temas pri moderna lernejo kiu, laŭ la lokaj cirkonstancoj, aspektas eĉ lukse.
Sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito, kiel profesia instruistino dediĉos du tutajn tagojn de sia restado en Burundio al lingva seminario. La iniciato estas subtenata de la esperanto-fako de la Societo Internacia por la Paco Universala, kiu membras en la Pakto.
Estas prespreta la unua numero de “Homarane”, kajero pri socio, filozofio, religio: la kvara periodaĵo de LF-koop, kiu per ĝi fortigas sian jam unuan postenon en la klasifiko de la eldonejoj.
De kunfrotado al konfrontado inter la du esperantistaj partietoj Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj Unu-Mondo. La sulko estis jam videbla okaze de la renkonto en Strasburgo meze de oktobro 2009, sed ĝi profundiĝis en Sarlando dum debatoj en la Novjara Renkontiĝo.
Łukasz Żebrowski, TEJO-estrarano, riskas ĝis du jaroj en prizono pro la surhavo de kamizolo kun la portreto de Zamenhof kamuflita kiel “Che” Guevara. Tiun punon fakte riskas ĉiu persono en Pollando, se li surhavas komunisman simbolon, ekde Novjartago 2010.
Komenco bona, ĉio bona: la proverbo povas resumi la unuajn tagojn en Burundio de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito. La akceptado estas tre varmkora ĉie: la afrika Esperantio estas tre malfermita, kaj la lingva nivelo pli ol kontentiga, eĉ se ne jam modela kiel, ekzemple, en Togolando.
La plej grava konsulta instanco de Kultura Centro Esperantista, nome la Kultura Konsilio, konsistas el la reprezentantoj de la esperanto-societoj kun sidejo (ankaŭ) en Svislando kaj el kelkaj esperantologoj elektitaj de la suverena instanco, nome la Asembleo.
La skandalgazeto “Libera Folio” anoncis al la mondo ion, kio estis al ni konata jam de la pasinta oktobro; sed kiam temas pri skandaloj, HeKo volonte lasas la prioritaton al alies voĉtubo, kies alvokiĝo estas skandalisma.
Sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito, pasigas tutan diurnon en la Makamba-provinco, kie ŝi vizitas la lokon destinitan al la konstruota Civito de Paco, apud la Tanganika lago. Makambo estas la plej suda provinco de Burundio.
C-ano André Cherpillod, lingva komitatano de Esperantio, lasas la Akademion de Esperanto: li komunikis sian intencon ne rekandidatiĝi fine de sia nuna mandato. Li restas en la Lingva Komitato.
Male, alia lingva komitatano ankaŭ akademiano, c-ano Carlo Minnaja, decidis rekandidatiĝi por la akademianeco.
Esperanto-Radikala Asocio (fondita de la karmemora Giordano Falzoni) anoncas kunlaboron kun FAO (la UN-organizo por Nutraĵoj kaj Agrikulturo) por la defendo de la indiĝenaj lingvoj. Tiu kunlaboro specife rilatas al la france parolanta Afriko.